Ampleksa aplikaĵo por studi Biblion

"AndBible: Studi Biblion" estas potenca, facile uzebla, eksterreta aplikaĵo por studi Biblion sub Android — versatila ilaro de altkvalitaj ebloj, kiuj servas multajn studstilojn, de simpla legado ĝis profunda esploro. Pli ol nura legilo, ĝi estas ilo por serioza persona studado.

Ellaborita de Biblio-legantoj, por Biblio-legantoj — neprofitcela, malfermkoda komunuma projekto, kiu estas tute senpaga kaj ne enhavas reklamojn.

Esperanta Londona Biblio.

Potencaj ebloj de la aplikaĵo

La aplikaĵo distingiĝas per pluraj sagaj, originalaj ebloj, kiuj plifaciligas profundan studadon de Biblio. La plej gravaj trajtoj estas:

 * dividi vidon de teksto por kompari tradukojn kaj legi komentarojn
 * laborspacoj ebligantaj havi plurajn mediojn por studi Biblion, ĉiu kun propraj agordoj
 * numeroj de Strong por analizi vortojn en greka kaj hebrea
 * tuŝu iun ajn ligilon por sekvi hiperligitajn krucreferencojn, piednotojn kaj komentarojn (nedisponeblaj en EO) aŭ kolektojn de krucreferencoj (nedisponeblaj en EO)
 * laŭvola AI-studagento (nur per propra elekto — postulas vian propran API-ŝlosilon por ekstera servo): esploru viajn instalitajn komentarojn kaj vortarojn kun helpo de AI en la lingvo de via elekto, plus aliaj kreemaj studfluoj. Enkonstruita permes-sistemo lasas vin plene regi tion, kion la agento povas fari.
 * fleksebla plenteksta serĉado tra unu aŭ pluraj Biblio-tradukoj samtempe
 * ampleksaj ebloj por krei legosignojn kaj emfazi tekston kun personaj notoj
 * “notblokoj” por aldoni notojn kaj referencojn dum aŭskulti predikojn
 * spurado de legado kaj parkerigado: difinu legocelojn, sekvu progreson kaj parkerigu versojn per interagaj reĝimoj Vortmiksaĵo, Vortordo, Vortmalklarigo kaj Tajpu Ĝin
 * teksto-al-parolo kun legosignoj por senbare aŭskulti Biblion
 * sinkronigado inter aparatoj: tenu viajn laborspacojn, legosignojn, notojn kaj legoprogreson sinkronaj inter ĉiuj viaj aparatoj
 * granda biblioteko de dokumentoj: tradukoj, teologiaj komentaroj, vortaroj, mapoj, kristanismaj libroj, pli ol 1500 dokumentoj en 700 lingvoj, laŭleĝe distribuataj de per CrossWire kaj per aliaj SWORD-deponejoj
 * subteno por moduloj MyBible, MySword kaj dosieroj EPUB por eĉ pli plivastigi vian bibliotekon

Ni kune faru la plej bonan apon por legi Biblion!

AndBible estas malfermkoda plurhoma projekto. Tio ĉi signifas, ke ĉiu (kun necesaj scipovoj) povas kaj estas instigata por kontribui al la projekto per:

 * programi novajn eblojn;
 * testi beta-eblojn;
 * traduki la programon;
 * helpi plivastigi la bibliotekon de moduloj per ricevi permesojn de kopirajt‑posedantoj aŭ konverti dokumentojn al la formo SWORD.

Se vi estas profesia programisto aŭ testanto, bonvolu konsideri kontribui al la projekto. Pliaj informoj pri kiel kontribui troviĝas ĉe https://git.io/JUnaj

Subtenu per aĉeti labortempon de programisto!

Se mankas al vi tempo aŭ scipovoj por kontribui al la projekto, vi povas subteni ĝin per aĉeti labortempon de profesia programisto.

Pliaj informoj: https://shop.andbible.org/

Ligiloj

 * hejmpaĝo: https://andbible.org
 * ŝatu la apon AndBible ĉe https://www.facebook.com/AndBible/
 * nia YouTube-kanalo: https://www.youtube.com/c/AndBible
 * oftaj demandoj (en la angla) https://git.io/JJm8E
 * projekt-paĝo ĉe GitHub: https://github.com/AndBible/and-bible