Provu vian pensopovon je defia puzloludo, kie vi devas solvi minejon sen eksplodigi minon.
Ĉi tiu estas minimumisma kaj aktuala versio de la klasika Minesweeper.

Ĉu vi povas viŝi minejon? Antaŭen!

CELO
Same kiel en Minesweeper,  vi gajnos en la ludo kiam vi finos flagumi ĉiun minon en la minejo. Estu singarda ne ŝalti eĉ unu el ili!

NE DIVENU
Ĉi tiu ludo havas algoritmon, kiu ĉiam montras solveblajn minejojn. Vi ne devos diveni, kie la lasta mino estas!

LUDNIVELOJ
Same kiel en Minesweeper, ĉi tiu ludo havas malsamajn nivelojn: Komencanto, Mezulo kaj Spertulo. Tamen ĝi ankaŭ havas unikan progresan ludmanieron, kiu malfaciliĝas laŭ viaj gajnoj.

PROPRA NIVELO
Se la ordinaraj ludmanieroj ne sufiĉas, vi rajtas krei laŭvole nivelan malfacilecon!

TONOJ
Antimine havas pli ol 15 tonojn (inkluzive je luma, malluma kaj AMOLED). Kaj pliaj estos aldonitaj baldaŭ!

MINIMUMISMA
Klaraj aspekto kaj sentigo: minimumisma bildaro kaj malpeza app-grando (malpli ol 9MB).

LERNILO
Ĉu vi ne scias ludi Minesweeper? Senprobleme; vi povas ludi la lernilan nivelon kaj ŝalti konsilojn ĉe agordo.

STATISTIKOJ
Kontrolu viajn rezultojn kaj progreson.

LUDHELPILO
La ludo aŭtomate flagumos la kvarlaterojn, kiujn vi lasis malkunaj. 

AGORDADO
Vi rajtas ŝanĝi la ludon, por ke ĝi estu laŭ via ŝato. 
Ekzemple: Helpo, movbildoj, haptika retrokuplo, demandosigno.

REGILOJ
Ĝi subtenas kvar malsimilajn regilskemojn. Example: flag using tap or long press.

AKIROJ KAJ ĈAMPIONEJOJ 
Vi havas ok akiroj por malbloki kaj malsimilajn ĉampionejojn por disvastigi kun viaj amikoj.

ENRETA AŬ MALENRETA
Vi ne bezonas esti enreta por uzi la ludon!

AŬTOKONSERVADO
Vi povas komenci ludon kaj daurigi ĝin poste! Ĝi automate savos vian ludon.

Ĝuu.
